Pular para o conteúdo principal

La Kristnaska Paradokso: Esperanto

Pe. Geovane Saraiva*

Estas multaj maltrankvilaj kaj senpaciencaj homoj, kun la buŝo plena da akvo, pensante pri la bongustaj manĝaĵoj de la kristnaska vespermanĝo. Aliflanke, estas multaj kripoj en la placoj, kaj ankoraŭ aliaj kun viaduktoj kiel tegmento, kie ni vidas malsatajn infanojn kaj malpurajn homojn. Al la senhomaj fratoj ĉirkaŭ nia preĝejo, en Parquelândia, ni ne neas refreŝigan banon, aŭ akvon por kvietigi soifon.

Iam, antaŭ jaroj, mi aŭdis la malriĉulojn plendi kaj priplori, ke "ilia" bona episkopo forlasos la diocezon, en sia 75-a naskiĝtago: "Kiu zorgos pri ni nun?". Kredante je la florado de justeco, garantiante al ni pacon abunde, mi esperas vidi kaj aŭdi, en la nuna tempo, solidarecajn gestojn de niaj episkopoj, “pastroj kaj patroj”, ĉiuj en la sama preĝo kaj samtempe en la sama puto, aŭ fonto, neelĉerpebla kaj senfina, sed bazita sur la maksimo: “Venu, Sinjoro Jesuo!”.

Maria volas instrui nin: Ŝi volas malfermi niajn okulojn, en la aŭdaca senco de la veneno de la serpento, dezirante iri multe preter nia homa kondiĉo, trudante limojn al la sava projekto de Dio, videbla en homa malfideleco; tamen Dio ne rezignas kredi en Siaj kreitaĵoj, kreitaj de Li, kiel en la propono de feliĉo, enkarniĝinta en la plej granda donaco de la ĉielo: Lia Filo, kaj de Maria.

Urĝas, ke ni diri "ne" al fermo kaj spirita blindeco, kiuj fontas el nia manko de solidareco kaj nesentemo al homa doloro, en tiu tiel diversa mondo, kontraŭe al la Dia volo, en la lumeco de kredado, el la neelĉerpebla fonto de Maria. Ŝi volas instrui al ni, ke la vera feliĉo konsistas el kaj superas "doni", plenumiĝante en "atendado", lasante la konduton de ĉio en la manoj de Dio, kiel en la leciono de sia Sankta Patrino, en kohera kaj neriproĉa serĉo, en la okuloj de la fido al la vera vivo.

En kristnaska tempo, ni sendas salutojn kaj preparas donacojn: la bondezirojn estu do pensitaj kaj faritaj kun vera amo, kaj donacoj, kohere, estu faritaj sen atendi esti reciprokataj. Tio ankaŭ helpus al ni vivi Kristnaskon kun ĝojo, ĉar doni alportas pli da ĝojo ol ricevi (kp. Agoj 20,35). Tiel estu!

*Pastro de Santo Afonso, bloganto, ĵurnalisto, verkisto, poeto kaj membro de la Metropola Akademio de Leteroj de Fortalezo (AMLEF)

*El la portugala tradukis esperanten:
Wandemberg Ribeiro Morais.



Comentários